La Helsinki-iniciato por plurlingveco en la scienca komunikado

Esplorado estas internacia. Tiel estu! Multlingveco vivtenas loke gravan esploradon! Ĝin protekti estas nia tasko! La disvastigo de esplorrezultoj en la propra lingvo de la esploranto kreas efikajn rezultojn. Tion ni subtenu! La interagado kun la socio kaj la divido de scio ekster la kadrojn de la scienca komunumo estas grava. Tio subtenindas! La infrastrukturo por scienca komunikado en la diversaj naciaj lingvoj estas fragila. Ni ne rajtas perdi ĝin!

La subskribintoj de la Helsinki-iniciato por plurlingveco en la scienca komunikado subtenas la jenajn rekomendojn akceptendaj de politikistoj, universitatoj, esplorinstitucioj, institucioj sponso-rantaj esploradon, bibliotektoj kaj esploristoj.

1. Subteno de la disvastigo de esplorrezultoj por atingi grandskalan socian utilon

per

  • certigo, ke esplorantoj ricevas rekompencon por disvastigo de esplorrezultoj ekster la kad  rojn de la scienca komunumo kaj por interagado kun la prizorgantoj de tradicio, kulturo kaj socia vivo.
  • certigo de samrajta aliro al esplorbazigita scio en multnombraj lingvoj

2. Protekto de nacia infrastrukturo por la publikado de loke grava esplorado

per

  • certigo, ke publikutilaj sciencaj revuoj kaj eldonejoj disponas kaj sufiĉajn rimedojn kaj la necesan subtenon por povi garantii altan nivelon de kvalitkontrolo kaj honestecon de la esplorado
  • certigo, ke naciaj sciencaj revuoj kaj eldonejoj disponas sufiĉe kontrolitan kaj sekuran ma nieron aliri Open Access [Libera Aliro]

3. Subteno de lingva multspececo en la pritaksado kaj sponsorado de esplorado

per

  • certigo, ke pritakso de la kvalito de esplorlaboro fare de fakuloj okazas sen konsidero de la publikigaĵa lingvo aŭ de la publikiga kanalo
  • certigo, ke fakaj artikoloj kaj libroj en sistemoj de indeksodonanta pritaksado estas trakta  taj samrajte sen konsidero de la uzita lingvo

La Helsinki-iniciato por plurlingveco en la scienca komunikado estas iniciita de Tieteellisten seurain valtuuskunta (TSV)[{finna}Delegacio de la Scienca Asocio], Tiedonjulkistamisen neuvot-telukunta (TJNK) [{finna}Konsila komisiono pri publika informado], Suomen tiedekustantajien liitto [Finna Asocio de Sciencaj Eldonistoj], Universitets- og høgskolerådet (UHR) [{norvega} konsilio pri universitatoj kaj altlernejoj] kaj projekto de COST [Coopération européenne dans le domaine de la recherche scientifique et technique; Eŭropa Kunlaboro sur la kampoj de scienco kaj teknologio] "European Network for Research Evaluation in the Social Sciences and the Humanities" (ENRESSH).

La kampanjo „In all languages“ [en ĉiuj lingvoj] estas voksignalo al la politikistoj, universitatoj, esplorinstitucioj, institucioj sponsorantaj esploradon, bibliotekoj kaj esploristoj subteni la plurling-vecon en la scienca komunikado. Partoprenu: Afiŝu ĉe Twitter kaj/aŭ Facebook vian deklaron aŭ filmeton montranta vian subtenon por plurlingveco en la scienca komunikado, kompreneble kun la signo #InAllLanguages ĉe Twitter kaj la titolo „InAllLanguages“ ĉe Facebook.

Tradukita de Peter Weide